Giovanni Daminelli
Giovanni Daminelli (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1943 en Bergamo, Italio, mortinta la 26-an de marto 2019 en Milano) estis doktoro pri matematiko. Li fariĝis en 2012 prezidanto de IKUE.
Giovanni Daminelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-a de aŭgusto 1943 en Bergamo (Italio |
Morto | 26-a de marto 2019 en Milano |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–2019) Reĝlando Italio (1943–1946) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2000–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 2000 |
Esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiris la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Li prezidantis la italan sekcion de IKUE (Italan Unuiĝon de Katolikaj Esperantistoj) - ekde 2003 - kaj estis kontoreviziisto de IKUE. Li redaktis “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgis la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Li gvidis E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estis membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano.[1] Ekde 2003 li estis prezidanto de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (UECI).[2]
Notoj
redakti- ↑ Konsultita la 11-an de junio 2015. Arkivita el la originalo je 2017-12-26. Alirita 2015-06-11 .
- ↑ Katolika Sento N.5-2003 alirita la 20-an de decembro 2022
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.ikue.org/estraro/prezidantoj.html Arkivigite je 2017-12-26 per la retarkivo Wayback Machine