Gipsa preĝejo (Stempeda)

(Alidirektita el Gipsa kirko (Stempeda))

La Gipsa preĝejo (germane: Gipskirche, Moritzkirche) estas protestantisma preĝejo en Stempeda, Germanio. Stempeda nuntempe estas parto de Nordhausen.

Stempeda - preĝejo Sankta Maŭrico

Historio redakti

La unua mencio de Stempeda estis en 1312 en dokumento el Nordhausen; ĝi situas ĉe la norda rando de la monto Alter Stolberg. La Maŭrico-preĝejo nombriĝas inter la plej malnovaj gipsŝtonaj preĝejoj de tuta Germanujo. La turo de ĉe la eosta flanko similas al defendilo kaj estas sekve specialaĵo. Interne troviĝas impona altarejo. La nuna kirka navo alkonstruitis en 1604 el normalaj brikoj. La sonoriloj ne transvivis la Duan Mondmiliton. Dum la 1960-aj jaroj la preĝejo devis estis fermita pro sekurecaj kialoj (statiko kaduka). En 1969 planitis eĉ novkonstruo de la navo, kio pro financaj kialoj ne realiĝis. Dum la 1990-aj jaroj minacis eĉ terenfalo de la tuta ejo. Post monkolekto povis finiĝi restaŭradlaboroj en la jaro 2000-a. Altaro kaj ambono, kiuj intertempe estis en Steinbrücken, revenis sur sian originan lokon, kiel ankaŭ belega baptoanĝelo donacita 280 jarojn pli antaŭe fare de dekunu virinoj el Stempeda.

Eksteraj ligiloj redakti