Malfermi la ĉefan menuon

Glaŭkias (greke Γλαυκίας; regis ĉ. 335 – ĉ. 302 a.K.) estis reĝo de Ilirio de la ŝtato de Taulantioj kiu hegemoniis en la aferoj de Ilirio en la dua duono de la 4a jarcento a.K. Glaŭkias estis unua menciita kiel portanta konsiderindan forton helpe de Klejto de Dardanio, alia princo de Ilirio, kontraŭ Aleksandro la Granda, en la batalo de Peliono en 335 a.K. Ili estis, tamen, ambaŭ venkitaj, kaj Klejto estis devigita rifuĝiĝi ene de la teritorioj de Taulantioj, kie Aleksandro ne povis persekuti lin, dum lia atento estis alvokita aliloken pro la novaĵoj de la ribelo de Tebo.

Oni sciis poste pri Glaŭkias, preskaŭ 20 jaroj poste, havigante rifuĝon[1] por la infanto Pirho, kiam lia patro Eacido de Epiro estis forigita el Epiro; la edzino de Glaŭkias nome Berea de Epiro apartenis al la Eacedoj de Molosanoj. Tiele li ofendis Kasandron, kiu intencis ekposedi Epiron por si mem, kaj kiu malsukcesis proponis al Glaukias 200 atikajn talantojn por transdoni la infanon.

Ne longe poste, la reĝo de Macedonio invadis liajn teritoriojn, kaj venkis lin batale; sed kvankam Glaŭkias ligiĝis per la traktato kiu evitis malamikaĵojn kontraŭ la aliancanoj de Kasandro, li ankoraŭ retenis Pirhon je sia kortego, kaj, post la morto de Alcetas la 2-a de Epiro, en 307 a.K., li kaptis la oportunon por invadi Epiron per armeo, kaj establis la junan princon, tiam 12 jarojn aĝa, en la tronon. La teritorioj de Glaŭkias bordis ĉe tiuj de Apolonio, Ilirio, kaj Epidamnos, kaj tiu proksimeco metis lin en oftaj malamikecoj kun tiuj ŝtatoj. En 312 a.K. li akiris kontrolon de Epidamno. La dato de sia morto ne estas menciitaj, sed ŝajne li estis ankoraŭ reganta en 302 a.K., kiam Pirho revenis al sia kortego, por esti ĉe la geedzeco de unu el siaj filoj.

ReferencojRedakti

  1. Plutarko, Vivoj, Volumo 2/4 de George Long kaj Aubrey Stewart (2007), paĝo 120, "Having thus escaped from their pursuers they proceeded to Glaukias, the king of the Illyrians [...] gave Pyrrhus in charge of his wife."

FontojRedakti