Glacifjordo de Ilulissat

(Alidirektita el Glacia fjordo Ilulissat)

La Glacifjordo de Ilulissat (gronlande Ilulissat KangerluaIlulissat Kangia, dane Ilulissat Isfjord) situas en Gronlando (du kilometrojn sude de la nomdona komunumo Ilulissat [dane Jakobshavn]).

Glacifjordo de Ilulissat
fjordoprotektata areo [+]

Koordinatoj69° 10′ 8″ N, 50° 18′ 0″ U (mapo)69.169-50.3Koordinatoj: 69° 10′ 8″ N, 50° 18′ 0″ U (mapo)
Areo4 024 km² (402 400 ha) [+]

Glacifjordo de Ilulissat (Gronlando)
Glacifjordo de Ilulissat (Gronlando)
DEC
Map
Glacifjordo de Ilulissat
Vikimedia Komunejo:  Ilulissat [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Glacimonto sur sia vojo tra la Glacifjordo Ilulissat.
Glacimonto sur sia vojo tra la Glacifjordo Ilulissat.
Lando  Danio
Aŭtonoma regiono  Gronlando
Tipo natura heredaĵo
Kriterioj vii, viii
Fonto 1149
Regiono** Monda Heredaĵo (Ameriko)
Geografia situo 69° 9′ 32″ N, 50° 30′ 23″ U (mapo)69.158980555556-50.506494444444
Registra historio
Registrado 2004  (28-a sesio)
Ruĝa listo -
Plie -
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Glacifjordo Ilulissat, Gronlando (1999)

Fjordo kaj glaĉero redakti

La glacifjordo (gronlande Kangia) situas 250 kilometojn norde de la arkta cirklo ĉe la okcidenta bordo de Gronlando. Ĝi sternas 40 kilometrojn en la landon kaj vastas 7 kilometrojn. Ĉe sia fino ("fonto") troviĝas glaĉero Sermeq Kujalleq, unu el la plej aktivaj glaĉeroj de la mondo, kiu fluas je ĉ. 20 metrojn tage. Koresponde glaciamaso da 35 km³ jare enverŝiĝas en la maron.

Ĉe la glaĉer-"buŝo", kie la glaĉero fluas en la maron, forrompiĝas grandaj amasoj da glacio: la glaĉero naskas glacimonton. Daŭras ĉirkaŭ 12 ĝis 15 monatojn, ĝis nova glacimonto atingas la liberan maron (Davisa Markolo), ĉar la glaĉero alŝutis ĉe sia enfluejo submaran morenon, kiu malfaciligas la forflosadon de la pli grandaj glacimontoj.

La Glacifjordo de Ilulissat kaj la glaĉero Sermeq Kujalleq estis objekto de multaj studoj pri glaĉeroj (ĉar ili estas relative facile atingeblaj).

Monda heredaĵo redakti

Pro sia giganteco kaj sia graveco por la esplorado de glaĉeroj la Glacifjordo de Ilulissat estis deklarita Monda Naturheredaĵo far UNESKO en 2004.

Eksteraj ligiloj redakti