Glacimovo estas la movo de glaĉeroj, kio povas simili al glaciriveroj. Ĝi ludis gravan rolon en skulptado de multaj pejzaĝoj. Plej lagoj en la mondo okupas basenojn frotokonstruitajn de glaĉeroj. Glacimovo povas esti rapida (ĝi 30 m/tago, observita en la glaĉero Jakobshavn de Gronlando) aŭ malrapida (0.5 m/jaro en malgrandaj glaĉeroj aŭ en la centro de glacitavoloj).

Dum la Pleistoceno (la lasta glaciepoko), grandaj tavoloj de glacio nome kontinentaj glaĉeroj anraŭeniris tra multe de la tero. La movo de tiuj kontinentaj glaĉeroj kreis multajn nun familiarajn glaciterformojn. Dum la glaĉeroj etendiĝis, pro ties akumulado de la pezo de kaj neĝo kaj glacio, ili rompiĝis kaj redistribuis surfacajn rokojn, kreante eroziajn terformojn kiaj strieco, cirkoj, kaj pendantaj valoj.

Studado de glacimovo kaj de la terformoj rezultintaj postulas ilojn el multaj diversaj fakoj kiaj la jenaj: fizika geografio, klimatologio, kaj geologio estas inter la areoj foje kungrupigitaj kaj nomitaj kiel terscienco.