Glenn Jeyasingam KNIGHT (naskiĝis en 1945) estas singapura juristo. Li fariĝis la unua direktoro de la Commercial Affairs Department (CAD), kiam ĝi estis fondita en 1984. Li perdis tiun postenon en 1991, post kiam li estis akuzita pri politika korupto okaze de fama kaj multe diskutita proceso. Li denove estis juĝita kaj kondamnita en 1998 pro misuzado de publika mono, kiam li estis ankoraŭ oficianta.

Knight estas edziĝinta al Pathmavali Rengayah. La geedzoj havis neniun infanon.