Globofermilo estas reuzebla fermilo por boteloj. La botelo estas fermata per vitra globeto kaj kaŭĉuka ringo. La botelo estas malfermata per malsuprenpuŝado de la globeto. Botelo kun globofermilo ofte havas kolon kun stranga formo kiu kaptas la malsuprenpuŝitan globeton kaj tiel maleblas ke la globeto returne rulas kiam oni verŝas trinkaĵon el la botelon.

Boteloj kun globofermilo
Botelo kun globofermilo kun Sodakvo

Boteloj kun globofermilo estas elpensitaj en 1872 fare de Hiram Codd, kaj tial ili en angle-parolantaj landoj ofte nomiĝas Codd-neck bottles (Codd-kolo boteloj). Antaŭ la komenciĝo de la Dua Mondmilito boteloj kun globofermilo estis multuzataj en Eŭropo.