Goethe-muzeo (Stützerbach)

muzeo en Germanio

La Goeto-domo (germane Goethehaus) en Stützerbach, Germanujo, dokumentadas kiel multaj aliaj vidindaĵoj la ĉeeston de Goeto en la mineja industriregiono de Ilmenau.

Goethe-muzeo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Koordinatoj 50° 38′ 9″ N, 10° 52′ 4″ O (mapo)50.635810.8678Koordinatoj: 50° 38′ 9″ N, 10° 52′ 4″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Goethe-muzeo (Stützerbach) (Germanio)
Goethe-muzeo (Stützerbach) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Goethe-muzeo (Stützerbach) (Turingio)
Goethe-muzeo (Stützerbach) (Turingio)
DEC
Map
Goethe-muzeo
vdr
Goethe-muzeo Stützerbach, la t.n. Gundelach-bieno

Ĝi situas en la Sebastian-Kneipp-strato nr. 18 kune kun vitraĵmuzeo en la eksa bieno de la vitraĵfabrikanto Gundelach. Najbaras aliaj Goeto-memorlokoj, la Ĉasdomo Gabelbach kaj la Kickelhahn.

Domo kaj elmontrejo redakti

La ĉ. la jaro 1735 konstruita domo estis dum tiutempe unu el la plej belaj en la tuta duklando Sachsen-Weimar-Eisenach. Dum restadoj oficialaj en la regiono de Ilmenau ĝi memkompreneble pretis kiel digna loĝejo por Goeto kiel ankaŭ por la duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach).

Goeto 13 fojojn (ĝis la fino de la 18-a jarcento) restis tie ĉi. La posedantoj poste sukcedantaj ĉiam klopodis memorigi onin pri tio. Finfine, en 1960 aĉetis la bienon la tiama societo vajmara Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur, restaŭrigis la tuton kaj metis ĝin je la dispono publika ekde 1962. Ekde 1970 ĉiuj salonoj de la unua etaĝo muzea uzatas.

La kolektoj redakti

Goetaĵoj redakti

Historiaj dokumentoj kaj ekipaĵeroj donas bildon pri la vivokondiĉoj dum la goeta tempo. Goethe eĉ sukcesis pozitive ŝanĝi kelkajn. Al li ege plaĉis resti surloke, en sia ŝatata Stützerbach. Krome la oficialulo Goethe ade verkis kaj desegnis en Stützerbach.

La t.n. Goethe-ĉambro havas brilajn bluajn tapetajn dekoraciojn kaj kuprokolorajn drapiraĵojn el la komenco de la 19-a jarcento.

Vitroprilaborado redakti

Kvar ĉambroj je la teretaĝo dokumentas krome la historion de la teknika vitroprilaborado. Ĝi floris en Stützerbach kaj en ĝia medio.

Eksteraj ligiloj redakti