Gonadotropinoj estas glikoproteinaj plurpeptidaj hormonoj liberigataj de gonadotropaj ĉeloj de la antaŭa pituitario de vertebruloj.[1][2][3] Ĉi tiu familio inkluzivas la mamulajn hormonojn foliklo-stimulantan hormonon (FSH), luteigan hormonon (LH) kaj la placentajn/korionajn gonadotropinojn homan korionan gonadotropinon (hKG) kaj ĉevalan korionan gonadotropinon (ĉKG), plus almenaŭ du formojn de fiŝaj gonadotropinoj.[4] Ĉi tiuj hormonoj estas centraj al la kompleksa endokrina sistemo, kiu reguligas normalan kreskadon, seksan evoluadon kaj reproduktan funkcion.[5] LH kaj FSH estas liberigataj de la antaŭa pituitario, dum hKG kaj ĉKG estas liberigataj de la placento en gravedaj homoj kaj ĉevaloj, respektive.[6] La gonadotropinoj agas al la gonadoj, kontrolantaj gametan kaj seksan hormonan produktadon.

Gonadotropino estas fojfoje mallongigita kiel Gn.[7]

Estas diversaj preparaĵoj de gonadotropinoj por terapia uzo, plejparte kiel fekundigaj medikamentoj. Estas ankaŭ moddietaj aŭ ĉarlatanaj preparaĵoj, kiuj estas kontraŭleĝaj en diversaj landoj.

References redakti

  1. Gonadotropin-releasing Hormone: Molecules and Receptors. ISBN 0-444-50979-8.
  2. “Glycoprotein hormones: structure and function”. doi:10.1146/annurev.bi.50.070181.002341.  
  3. “Molecular structures of glycoprotein hormones and functions of their carbohydrate components”.  
  4. “Characterization and nucleotide sequence of the gene for the common alpha subunit of the bovine pituitary glycoprotein hormones.”. doi:10.1093/nar/11.19.6873.  
  5. “alpha Subunit of rat pituitary glycoprotein hormones. Primary structure of the precursor determined from the nucleotide sequence of cloned cDNAs”.  
  6. “Molecular cloning of the rhesus glycoprotein hormone alpha-subunit gene”. doi:10.1089/dna.1991.10.367.  
  7. “On the use of -tropin or -trophin in connection with anterior pituitary hormones”. doi:10.1126/science.137.3527.336.