Gorlova helica turbino

La Gorlova helica turbino estas inventaĵo de Aleksander M. Gorlov (de la Nordorienta Universitato), kie la turbina akso estas vertikala. Gorlov ricevis en 2001 pro tiu inventaĵo la prestiĝan premion Edison (fondita en 1997).

prototipo - TU Delft

Ĝi estis inventita por uzado en riveretoj, sed nun oni uzas ĝin kiel ventan turbinon.

Uzante ĝin en riveretoj, ĝi ne damaĝas la fiŝojn, ĉe ties pinto (super la akvonivelo) situas la generatoro kaj aliaj senzoroj. Ĝi havas povumon de kelkdekaj vattoj. Oni kalkulas efikecon de 35% por transformi energion.

Eksteraj ligiloj redakti