Gossamer Condor estis la unua el la serio de sukcesaj hommuskol-movitaj avioj, kiujn konstruis teamo de Dr. Paul B. McCready. Tiel ĝi gajnis la 1-an Kremer-premion la 23-an de aŭgusto 1977. Kondiĉo por la premio estis flugo per muskolmovita aviadilo en distanco de 800 m, ene de 8 minutoj.

Gossamer Condor

Ĉar la homa povumo atingis maksimume 400 vattojn, la aviadilo devis havi la enverguron de 29 m kaj mason de triono de velaviadilo.

La aviadilo estis konstruita ĉefe el tre malpeza plato kaj estis kovrita per Mylar®.

Enverguro 29,25 m
Longo 9,14 m
Alto 5,49 m
Maso 31,75 kg

La aviadilo nun estas videbla en National Air and Space Museum de Smithsonian Institution, Washington (D.C.).

Literaturo redakti

  • MacCready, P.B. et al. ,"Gossamer Condor Plans", Aerovironment inc., 1978.
  • MacCready, P.B., Jr. ,"Flight on 0.33 horsepower: The Gossamer Condor.", AIAA paper 78-308. AIAA 14th Annual meeting, Washington D.C., February 7-9, 1980.
  • Lissiman, P.B.S., Jex, H.R., and MacCready, P.B. "Aerodynamics of Flight at Speeds Under 5m/s", Man-Powered Flight the Channel Crossing and the Future. (London: The Royal Aeronautical Society, February 1979.)
  • M. Grosser, "Gossamer Odyssey", Dover Publications, Inc., ISBN 0-486-26645-1, 1981

vidu ankaŭ: Gossamer Albatross,

Eksteraj ligiloj redakti