Graflando Kildare
La graflando Kildare (irlandlingve Contae Chill Dara) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita sudokcidente de Dublino en la provinco Leinster. La administra centro de la graflando troviĝas en la urbo Naas, sed la plej grava urbo, historie kaj kulture, estas Kildare.
Graflando Kildare | |||
Irlande: | Contae Chill Dara | ||
---|---|---|---|
![]() | |||
| |||
Geografia situo | 53° 11′ N, 6° 49′ U (mapo)53.183333333333-6.8166666666667Koordinatoj: 53° 11′ N, 6° 49′ U (mapo) | ||
Statistikoj | |||
Provinco: | Leinster | ||
Ĉefurbo: | Naas | ||
ISO-kodo: | IE-KE | ||
Areo: | 1 693 km² | ||
Loĝantaro (2006): |
186 335[1] | ||
retejo: www.kildare.ie | |||
La graflando Kildare estas fama pro siaj ĉevaloj kaj ĉevalaj kuradoj. Ekzistas pluraj ĉevalejoj kaj hipodromoj kun internacia reputacio (ekz. The Curragh).
GeografioRedakti
La graflando Kildare havas landlimojn kun la graflandoj Carlow, Dublino, Laois kaj Meath.
La orienta parto de la graflando spertas gravan demografian kreskon depost la mezo de la 1990-aj jaroj. Urboj kiel Maynooth, Leixlip, Celbridge kaj Kilcock nun plene apartenas al la dublina ĉirkaŭurbo.
EkonomioRedakti
En Leixlip situas la giganta fabrikejo de la firmo Intel. Maynooth estas la historia universitata centro de la graflando : tie troviĝas la Saint Patrick College kaj la National University of Ireland.