Grajal de Campos [graĤAL deKAMpos] estas municipo en la sudoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco. Grajal de Campos estas komprenebla kiel Kornikejo de Kampoj kie "Kampoj" estas aludo al la tradicia areo Tierra de Campos, sed etimologie Grajal povus aludi al romianoj Grakoj. Ĝi estas ĉe kunigejo de du branĉoj de la Jakoba Vojo.

Grajal de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 221  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 5° 1′ U (mapo)42.320277777778-5.0205555555556Koordinatoj: 42° 19′ N, 5° 1′ U (mapo) [+]
Alto 799 m [+]
Areo 25,37 km² (2 537 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grajal de Campos (Provinco Leono)
Grajal de Campos (Provinco Leono)
DEC
Grajal de Campos
Grajal de Campos
Situo de Grajal de Campos
Grajal de Campos (Hispanio)
Grajal de Campos (Hispanio)
DEC
Grajal de Campos
Grajal de Campos
Situo de Grajal de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grajal de Campos [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Sahagún sudoriente, rozkolore.
Preĝejo de Sankta Mikaelo.
Palaco de la Grafoj.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 25,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 205 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 874. La areo apartenis al la Regno Leono. Ekde 960 Grajal de Campos iĝis bazarurbo kaj ĉefurbo de graflando. Estis senjoroj Tello Alfonso, (1237-1241), Alonso Tellez de Meneses (-1252), fiko de la antaŭa, Alfonso Téllez de Molina (1262-1314), Tello Alfonso de Meneses (-1315), Alfonso de Meneses (1310-15/1318), filo de Tello Alfonso de Meneses, Isabel Téllez de Meneses (1310-15/post 1370), filino de Tello Alfonso de Meneses, Hernando de Vega, fino de la 15-a jarcento, Hernando de Vega (-1526), filo de la antaŭa Hernando de Vega, edzo de Blanca Enríquez de Acuña, filino de la grafo de Buendía (Fadrique de Acuña), partiano de Karolo la 1-a kontraŭ la komunumanoj en la Milito de la Komunumoj de Kastilio, Juan de Vega (ĉ. 1507-1558), vicreĝo de Navaro, ambasadoro en Romo kaj vicreĝo de Sicilio je la servo de la imperiestro Karolo. En 1624 okazis jura plendo de la lokanoj kontraŭ la misuzo de ties devoj fare de la grafoj. Ek tiu historia pasinteco restis artileria kastelo, la Palaco de la Grafoj, preĝejo, ermitejo, konvento kaj hospitalo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti