GramTrans estas plursistema maŝintradukada komputa kadro disvolvita en kunlaborado inter la dana GrammarSoft ApS kaj la Norvega Kaldera SpråktekNelogi AS. La traduka programo estas bazita sur interlingva transigado.

Logobildo de la firmao Gramtrans

GramTrans proponas senpagan perretan tradukadon inter la skandinava lingvaro, angla kaj Esperanto, surbaze de universitata esplorado pri naturalingva procezado, tekstara lingvistiko, kaj leksikografio.

WikiTrans redakti

GramTrans disponigas maŝinan tradukon de la tuta angla Vikipedio en Esperanton. La rezulto estas WikiTrans (scienca prezento[1]).

Tiun maŝintradukon oni povas krome uzi (nepre polurante kaj kontrolante ĉion zorge) por krei novajn artikolojn por la Esperanta Vikipedio.

Lingvoj redakti

La disponeblaj lingvoparoj (en marto 2012) por tradukado estas:

Traduko Teksto Retpaĝo
Dana al Angla Jes Jes
Dana al Esperanto Jes Jes
Dana al Norvega Jes Jes
Dana al Sveda Jes Jes
Angla al Dana Jes Jes
Angla al Esperanto Jes Jes
Angla al Norvega Jes Jes
Angla al Sveda Jes Jes
Norvega al Dana Jes Jes
Norvega al Angla Jes Jes
Norvega al Esperanto Jes Ne
Norvega al Sveda Jes Jes
Portugala al Dana Jes Ne
Portugala al Angla Jes Ne
Portugala al Esperanto Jes Ne
Sveda al Dana Jes Jes
Sveda al Angla Jes Jes
Sveda al Norvega Jes Jes

DeepDict Lexifier redakti

GramTrans produktis specialan vortaron, DeepDict Lexifier, kiu montras por ĉiuj prezentataj vortoj la kuntekstajn vortojn inkluzive de gramatikaj rilatoj; publikiĝis detalaj sciencaj prezentoj de ĝi[2]

Fontoj redakti

  1. Bick, Eckhard (2011), WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto[rompita ligilo]. En: Modernaj teknologioj por Esperanto (Proceedings of KAEST 2010, Modra, Slovakia). pp. 28-41. Espero/E@I, Partizánske. ISBN 978-80-89366-10-1
  2. Bick, Eckhard (2011), DeepDict - Kunteksta reta vortaro de vera lingvouzo[rompita ligilo]. En: Modernaj teknologioj por Esperanto (Proceedings of KAEST 2010, Modra, Slovakia). pp. 15-27. Espero/E@I, Partizánske. ISBN 978-80-89366-10-1.
    Bick, Eckhard (2015). La kunteksta vortaro DeepDict: Korpusa leksikografio en Esperanto. En: Christer Kiselman & José Vergara (eds.): De esperanta korpuso ĝis islanda lingvopolitiko - Aktoj de la 36-a Esperantologia Konferenco en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko 2013. pp. 7-17. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. ISBN 978-92-9017-125-6 (eldonota)

Vidu ankaŭ redakti

Maŝintradukado

(en) Comparison of machine translation applications

Tatoeba

Kamusi-projekto

Komputilizita tradukado

Eksteraj ligiloj redakti

GramTrans (ĉefpaĝo)

GrammarSoft ApS (ĉefpaĝo)

Kaldera Språkteknologi AS (ĉefpaĝo) Arkivigite je 2012-02-09 per la retarkivo Wayback Machine