Granda Amara Lago

granda salakva lago en Egiptio, kiu estas parto de la Sueza Kanalo

La Granda Amara Lago (arabe البحيرة المرة الكبرى; transliterumita: al-Buḥayrah al-Murra al-Kubrā) estas granda salakva lago en Egiptio, kiu estas parto de la Sueza Kanalo. Antaŭ la kanalkonstruado en 1869, la Granda Amara Lago estis seka salenhava valo aŭ baseno.[1][2] Referencoj estis faritaj al la Granda Amara Lago jam en antikvaj piramidaj tekstoj.

Granda Salakva Lago (nordo estas maldekstre).

La kanalo konektas la Grandan Amaran Lagon al la Mediteranea Maro kaj al la Ruĝa Maro. La kanalo konektas ĝin ankaŭ al la Malgranda Amara Lago (arabe البحيرة المرة الصغرى; transliterumita: al-Buhayrah al-Murra as-Sughra). Kune ili grupiĝas kiel la Amaraj Lagoj, kiuj havas sian nunan nomon almenaŭ ekde la jaro 300 antaŭ nia erao, kiam en la ptolemea epoko oni ekuzis la malnovgrekan nomon Πικραὶ Λίμναι (Pikraí Límnai), laŭvorte "amaraj lagoj". Kiel konate, la malnovgreka plurajn jarcentojn restis la precipa lingvo en helenisma Egiptio, ne nur dum la ptolemea epoko, sed ankaŭ multajn jarcentojn poste sub la romianoj kaj la bizanca imperio. En la 7-a jarcento la araboj transprenis la nomon "amaraj lagoj", kaj de tie ree multajn jarcentojn poste tradukis ĝin la modernaj eŭropaj lingvoj.

Ŝipoj veturantaj tra la Sueza Kanalo uzas la Grandan Amaran Lagon kiel "pasvojo", kie ili povas preterpasi aliajn ŝipojn aŭ turniĝi.[1]

30° 19′ 21″ N 32° 22′ 57″ O / 30.32250 °N, 32.38250 °O / 30.32250; 32.38250 (mapo)Koordinatoj: 30° 19′ 21″ N 32° 22′ 57″ O / 30.32250 °N, 32.38250 °O / 30.32250; 32.38250 (mapo)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Great Bitter Lake, Egypt (26a de Okt., 2009) (26 October 2009). Arkivita el la originalo je 19a de Novembro 2016. Alirita 18a de Novembro 2016.
  2. Madl, Pierre (1999). Essay about the phenomenon of Lessepsian Migration Arkivigite je 2016-07-31 per la retarkivo Wayback Machine, Colloquial Meeting of Marine Biology I, Salzburg, Aprilo 1999 (reviziita en Nov. 2001).

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Great Bitter Lake en la angla Vikipedio.