Granda Fajromuro de Ĉinio

La Granda Fajromuro de Ĉinio (angle Great Firewall of China, ofte mallongigita al GFW) estas la kombinaĵo de leĝdonaj agoj kaj teknologioj devigita de la Ĉina Popola Respubliko por reguligi la Interreton enlande. Ĝia rolo je la cenzuro pri interreto en Ĉinio estas bloki aliron al elektitaj eksterlandaj retejoj kaj malrapidigi transliman trafikon per interreto.[1] La efekto inkluzivas: limigi aliron al eksterlandaj informaj fontoj, bloki eksterlandajn ilojn pri interreto (ekz. Google-serĉon, Facebook) kaj poŝtelefonajn aplikaĵojn, kaj postuli eksterlandajn kompaniojn adapti al enlandaj reglamentoj.[2][3] Krom cenzuro, la GFW estas ankaŭ influinta la evoluon de interna interreta ekonomio de Ĉinio per nutrado de enlandaj kompanioj [4] kaj reduktante la efikecon de produktoj de eksterlandaj interretaj kompanioj.[5]

La esprimo Granda Fajromuro de Ĉinio (angle Great Firewall of China) estas vortokunfando de fajromuro (angle firewall) kaj la Granda Muro de Ĉinio (angle Great Wall of China), kaj oni ĝin pensas kreita de Geremie Barmé je la jaro 1997.[6][7]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Great Firewall of China en la angla Vikipedio.