Mythen

(Alidirektita el Granda Mito)

Mythen (en Esperanto ankaŭ Mitoj) estas montmasivo norde de Ŝvico en Kantono Ŝvico en Svislando.

Mythen
Mythen kaj Ŝvico
Alteco 1 898,1 m
Situo Svislando (Kantono Ŝvico)
Montaro Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 695034 / 209499 (mapo)47.0297222222228.6888888888889Koordinatoj: 47° 2′ N, 8° 41′ O; CH1903: 695034 / 209499 (mapo) f4
Situo de Mythen
Situo de Mythen
Map
Mythen
Unua grimpo 1790[1]
Plej facila montgrimpo Piedpado de Holzegg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La montmasivo Mitoj konsistas el tri pintoj, nome la suda Granda Mito (germane Grosser Mythen, alteco 1898,1 m s.m.), la norda Malgranda Mito (germane Kleiner Mythen, alteco 1811 m s.m.)), kaj plej norde Haggenspitz (alteco 1761 m s.m.). La Mitoj estas la rekonilo de la komunumo kaj kantono Ŝvico. Sudokcidente de la Mitoj situas la komunumo Ŝvico kaj nordoriente la komunumo Alpthal.

GeologioRedakti

Geologie la Mitoj estas rokoj el la peniniko, do postrestaĵo de la mezpenikaj kovriloj. La malgranda Mito kaj Haggenspitz konsitas el rompiĝema ardezo, pro kio la grimpo de tiuj du pintoj malgraŭ ilia modesta alteco estas tre malfacila kaj danĝera.

TurismoRedakti

Sur la Granda Mito situas montara restoracio. La kulmino de la Granda Mito atingeblas somere per montara piedpado ek de Holzegg sur la suda jugo de la monto. Al Holzegg kaj de Ŝvico kaj de Brunni kondukas aertelfero. Malgranda Mito kaj Haggenspitz por migrantaj ne atingeblas. Ili malfacile grimpeblas kaj atingeblas nur por spertaj alpinistoj.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D7451.php Franz Auf der Maur: Mythen en Historia Leksikono de Svislando (2009-06-22)]

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Mythen

    BildojRedakti