Gravitaj ondoj

ondo de gravita kampo
(Alidirektita el Gravita ondo)

Gravitaj ondoj, ankaŭ pezfortaj ondoj, estas vibradoj de la spactempo. Ili disvastiĝas ondece je lumrapideco. Kontraste al lumo aŭ aliaj elektromagnetaj ondoj ili ne agas al elektraj ŝargoj, sed nur al masoj, etendante kaj maletendante la distancojn inter ili. La gravitaj ondoj originas de akcelataj masoj, simile kiel akcelataj elektraj ŝargoj elsendas elektromagnetajn ondojn.

Dudimensia ilustraĵo de gravitaj ondoj disvastiĝantaj en spactempo kiel rezulto de duopa stelsistemo

Unue ilin prognozis Albert Einstein en 1916[1][2] surbaze de sia teorio de ĝenerala relativeco[3][4]. Gravitaj ondoj transportas energion kiel "gravitan radiadon". La ekzisto de gravitaj ondoj estas ebla sekvo de la Lorentz-nevariado de ĝenerala relativeco, ĉar ĝi kuntrenas la koncepton de limigita rapideco de dismoviĝo de fizikaj interagoj. Kontraste, gravitaj ondoj ne povas ekzisti en la neŭtona teorio de gravito, kiu postulas ke fizikaj interagoj sin disvastigu je infinita rapideco.

Elserĉado redakti

 
Detekto de gravita ondo fare de la LIGO-teamo, detekto en la detektilo ĉe Livingston, Luiziano (dekstre), kaj la signalo ricevita ĉe Hanford, Vaŝingtono (maldekstre), kompare kun la teoria antaŭdiro

Antaŭ la rekta detektado de gravitaj ondoj, troviĝis nerektaj atestoj pri ilia ekzisto. Ekzemple, mezurado de la duopa neŭtronstelo Hulse-Taylor sugestis, ke gravitaj ondoj estas pli ol nur hipoteza koncepto. Eblaj fontoj de detekteblaj gravitaj ondoj inkluzivas duopajn stelsistemojn konsistantajn el blankaj nanoj, neŭtronaj steloj, kaj nigraj truoj. Diversaj detektiloj por observi gravitajn ondojn estas konstruataj aŭ eĉ funkcias, kiel ekzemple la Altgrada LIGO, kiu ekobservis en septembro 2015.[5]

Konkreta observiĝo redakti

Malgraŭ jardekoj da provoj, gravitaj ondoj estis malkovrataj nur en 2016 (Nobel Premio 2017), ĉar ili estas treege malfortaj. En la 11-a de februaro 2016, la eksperimentantaro de LIGO anoncis, ke ĝi rekte observis gravitajn ondojn el kunfandiĝanta paro de nigraj truoj.[6][7][8].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo plejparte baziĝas sur la responda artikolo en la anglalingva Vikipedio.