Greasemonkey

kromprogramo por la retlegilo Mozilla Firefox ("fajrovulpo")

Greasemonkey (prononco proksimume [GRIZmanki], de la angla vorto "grease monkey" por "aŭtomekanikisto", laŭvorte "graseca simio" en senco de "malpurmana simio") estas kromprogramo por la retlegilo Mozilla Firefox ("fajrovulpo"), kiu ebligas realigon de la koncepto pri "aktiva retlegado". La kromprogramo ebligas al la uzanto ene de la retlegilo mem aktivigi proprajn ĝavaskriptojn. Tiuj skriptoj individuigas la aspekton kaj konduton de la montrata retpaĝo, sen devi tuŝi la veran retejon. La kromprogramo do povas aldoni funkciojn al retpaĝoj, korekti aspektajn erarojn, aldoni enhavaĵojn el pliaj retpaĝoj aŭ aŭtomate plenumi ripetajn taskojn.

Greasemonkey
Programisto Anthony Lieuallen,
Aaron Boodman,
Johan Sundström
Lasta stabila versio 0.9.8
(7-a de aŭgusto 2011)
Programlingvo JavaScript, XML User Interface Language
Lingvo(j) angla
Retejo greasespot.net
vdr

Eksteraj ligiloj redakti