Grupa seksumado estas seksa praktiko ensumiganta tri aŭ pli partoprenantojn. Maksimuma nombro de partoprenantoj ne estas limigita. Ĝi estas ofte kunigata kun ekshibiciismo kaj dismalĉasto. Proporcio da viroj kaj virinoj aŭ ilia seksa orientiĝo ne estas principaj. La grupa seksumado kutime kalkulas kun interŝanĝo de kunuloj, do kutime en stilo "ĉiu kun ĉiu".

Édouard-Henri

La grupa seksumado estas ŝatata pornografia ĝenro, ĉar en la okuloj de publiko ĝi plialtigas seksan efikon de aktoroj kaj kumulas potencialon de partaj seksaj scenoj. Plimulta pornografia produkto kutime operacias kun aliseksema viro aŭ viroj kaj ambaŭseksemaj virinoj.

Specifa ĝenro, en kiu prezentiĝas unu virino kaj multe pli granda nombro de viroj, estas markata kiel gang-bango.

Vidu ankaŭ redakti