Triopismo

seksumado inter tri personoj

Triopismo (laŭ NPIV) estas amorado fare de tri personoj.

Triopo: du virinoj kaj unu viro

Eblas kvar viro/virino-kombinaĵoj:

  • Tri viroj
  • Tri virinoj
  • Unu virino kaj du viroj
  • Du virinoj kaj unu viro.

Ĉar triopo ĉiam implikas almenaŭ du homojn de la sama sekso, foje (sed ne ĉiam) (parte) samseksema interrilato okazas. Tial, triopoj estas praktikataj relative ofte de homoj, el kiuj almenaŭ unu homo estas ambaŭ-samseksema. En triopo inter tri aliseksemaj homoj, estas limigita seksa altiro inter la partoprenantoj de la sama sekso.

En triopo, ekzistas kelkaj seksaj aktoj ne eblaj ĉe du homoj sen seksaj helpiloj, ekzemple sandviĉo, Ejfelturo kaj duobla penetro.

Seksumado inter pli ol du homoj nomiĝas grupa seksumado.

Bildoj redakti