Édouard-Henri Avril

Édouard-Henri AVRIL (Alĝero, 21-a de majo 1849 – Le Raincy, 28-a de julio 1928) estis franca pentristo kaj komerca artisto. Uzante pseŭdonimon Paul Avril, li estis ilustristo de erotika literaturo.

Édouard-Henri Avril
Persona informo
Naskonomo Édouard-Henri Avril
Aliaj nomoj Paul Avril
Naskiĝo 21-an de majo 1849 (1849-05-21)
en Alĝero,  Franca Alĝerio
Morto 28-an de julio 1928 (1928-07-28) (79-jaraĝa)
en Le Raincy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Frat(in)o Paul Victor Avril
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
Verkoj De figuris Veneris
vdr

Avril studis arton en variaj salonoj de Parizo. Ekde 1874 ĝis 1878 li studis en la Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo. Kiam li ricevis komision por ilustri la romanon L'Eldorado, poste Fortunio de Théophile Gautier, li adoptis la pseŭdonimon Paul Avril.[1]

Li akiris tuj bonan reputacion, kaj ricevis multajn komisiojn por ilustri verkojn de gravaj verkistoj kaj ĉefe de la tiam nomita "eleganta literaturo" aŭ amafera literaturo", aldonante erotikan tonon. Tiu libroj estis venditaj en malmultnombraj eldonoj sur bazo de abono, menditaj de kolektistoj.[2] Oni konsideras lin patro de la erotika pentrarto.

Ilustraĵoj por De figuris Veneris redakti

Referencoj redakti

  1. Édouard-Henri Avril en Reference.com
  2. Paul Avril en Eroti CArt

Eksteraj ligiloj redakti