Grupo Clarín S.A. (ĉe Londona Borso: GCLA Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, kaj ĉe Bonaera Borso: GCLA) estas la amaskomunikila grupo plej granda de Argentino kaj, laŭ kelkaj fontoj, la amaskomunikila grupo plej granda de tuta Latinameriko.[1] Tiu grupo estis kunformita oficiale en 1999, kaj enhavas inter aliaj komunikiloj la ĵurnalojn Clarín (la ĵurnalo kun plej granda cirkulado en Latinameriko[2]) kaj La Razón, la entreprenon Artear (kiu funkciigas kaj komercigas la televidan kanalon Canal 13 de Bonaero kaj la kablajn kanalojn El Trece Internacional, Todo Noticias, TyC Sports, Volver, Magazine, Canal Rural, Metro, kaj Quiero música en mi idioma (mi volas muzikon en mia lingvo), inter aliaj), la televidan kablan kanalon Cablevisión, kun dekoj da entreprenoj kiaj eldonejoj, radioelsendejoj, televidaj kanaloj, televidaj produktorejoj, serviloj de Interreto, telekomunikado, grafikaj presiloj, tradicia poŝto kaj aliaj servoj.

Grupo Clarín
komunikilkompanio vd
Dum 1-a de decembro 1998 - nekonata/nuntempe
Jura formo sociedad anónima
Fondintoj Ernestina Herrera de Noble vd
Sidejo Bonaero
Lando Argentino
Dungitoj 7 000
Agokampo gazeto
TTT Oficiala retejo
vdr

Por 1980 la Grupo Clarín jam iĝis la plej granda distribuanto de ĵurnaloj en la hispanlingva mondo (kiam ties enspezoj atingis 900 milionojn de dolaroj).[3] La grupo poste diversiĝis enorme el 1990, kiam ĝi eniris en la sektoro de la televido per la akiro de Canal 13, kaj eniris ankaŭ en la radio per la aĉeto de Radio Mitre. Sekvis ties etendo al la televida kablo en 1992 (Multicanal), Todo Noticias (la kanalo por novaĵoj de la grupo) stariĝis en 1993 kaj pluestas unu el plej influaj en la sektoro. La entreprenaro kontrolas ankaŭ Patagonik Film Group kaj nombrajn provincajn ĵurnalojn (inter la plej elstaraj, Los Andes de Mendoza kaj La Voz del Interior de Kordobo).[3]

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2014-04-12.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-11. Alirita 2014-04-12.
  3. 3,0 3,1 http://www.fundinguniverse.com/company-histories/grupo-clar%C3%ADn-s-a-history/

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 34° 37′ 44″ S 58° 22′ 36″ U / 34.62889 °S, 58.37667 °U / -34.62889; -58.37667 (mapo)