„ Estas amuze, kaj amare, kompari la gejunulojn el Torento kun la gejunuloj el Kit vivas. Eĉ se la unuaj ŝajnas kelk-okaze netolereble pedantaj kaj naivaj, ilin movis idealoj de persona etiko, kaj ili aspiris sincerkore al pli justa socia ordo. La gejunuloj de Kit vivas estas homoj iasence monstraj, ne nur pro sia senmoralism o, sed ĉefe, ĉar mankas al ili la freŝo kaj la entuziasmo de la juneco, kaj ĉar ili iras somnambule tra la vivo, sen ia nobla impulso, sen ia etika aŭ estetika idealo.
La ĉefrolulino Kit havas nur deksep jarojn, estas jam graveda fraŭlino, fumas haŝiŝon, injektas al si drogon, sin ĵetis al la maro kun la espero sin mortigi... Kaj jen unu penso de la deknaŭjara protagonisto: "Momenton mi klopodis im gi ŝin en la tempo, kiam ŝi eklernis uzi la pilolojn aŭ la spiralon; sed mi tuj lasis tion, forgesis ĝin — preskaŭ. Estas ja ni du, kiuj "vojaĝas" kune: kial mi do bedaŭru la spertojn, kiuj nun ebligas al ni iri liten senzorge, sen kaŭzo por timo?"
Bona paro por altaro! Kaj efektive, Kit kai ŝia amiko, kiu ne estas la patro de ŝia baldaŭ naskota ido, ŝajnas pretaj vivi daŭre kune. Kiel kaj kie? Nu, nia heroo havas la klasikan solvon: la gepatran hejmon. Li pensas denove:
"Panjo diras, ke ŝi ĉiam deziris havi filinon. Sed se la bebo estus knabo, ŝi certe dirus, ke estas amuze denove havi knabeton. Tia ŝi estas.
“Post du tagoj ili venos hejmen. Kit kaj nia filineto."
Falas la kurteno. Fino.
Korekta, flua lingvo. Resumo pri la libro? Pornografia pilolo sukerita per hipokrita, neverŝajna romantikismo.
Sed tio estas ja la modo nuntempa. ” |