Guillaume Caillet
Guillaume Caillet estis gvidanto de kamparana ribelo nomata Jacquerie en 1358 en Francio. La ribelo estis tiel nomata laǔ la moknomo Jacques Bonhomme de sia gvidanto [atribuita de la nobelaro kaj retrovita en la Kronikoj de Jean Froissart] ("Jacques" estis moknomo por la kamparanoj kiuj ĝenerale surhavis simplan mallongan ĵakon).
Guillaume Caillet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1309 en Beauvais |
Morto | 1-an de januaro 1358 (48-jaraĝa) en Clermont |
Mortokialo | Senkapigo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | terkultivisto revoluciulo |
La ribelon kaŭzis - kiel kutime - la altaj impostoj kaj ĝenerala perturbo pro franca malvenko en la batalo de Poitiers. La ribelon subpremis la francaj nobeloj, gvidataj de reĝo Karlo la 2-a de Navaro. Caillet estis invitita al militpaŭza interparolado, la 10-an de junio, sed oni kaptis kaj torturis lin, ekzemple per kronado de blankarda (inkandeska) krono, ĝis morto.