ORIGINALA NOMO: Gulliver.

Gulivero (ludo)
vdr

KREINTO: Juan A. del Castillo.
UNUA ELDONO: Ĉi tiu, 26-11-2002.
LUDANTOJ: 2 aŭ pli.

LUDREGULOJ POR 2 LUDANTOJ

MATERIALO

Tiu de la klasika ŝakludo. Tamen, fakoj estu sufiĉe grandaj por ke kelkaj ludpecoj povu samtempe situi sur la sama fako. Krome, ĉiu ludanto bezonos po unu paperpecon kaj skribilon.

MALEGALOJ AL KLASIKA ŜAKLUDO

- Ludvicoj okazas samtempe. Ĉiu ludanto kaŝe notu la ordonojn por siaj ludpecoj. Poste, ambaŭ ludantoj montros siajn ordonojn.

- Iom, ies kaj iaj ajn ludpecoj rajtas situi sur la sama fako.

- Ludvico konsistas, aŭ el movo, aŭ el interŝanĝo.

- Ludpecaj valoroj: Reĝo = infinito, Damo = 4, Turo = 3, Ĉevalo/Kuriero = 2, Peono = 1.

- Poentoj taŭgas por movi, interŝanĝi aŭ por batali.

- MOVO: ĉiu ludanto rajtas movi en la sama ludvico unu aŭ kelkajn pecojn proprajn, kies tuta valoro ne sumu pli ol 5 poentoj. Reĝa movo malhelpas alian movon samludvice.

- INTERŜANĜO: eblas anstataŭigi unu aŭ kelkajn pecojn amikajn situantajn sur la sama fako, per unu aŭ kelkaj pecoj propraj jam kaptitaj. La tuta valoro de la enirantaj ludpecoj ne estu pli grandaj ol tiuj de la elirantaj.

- BATALO: se ĉiuj ludpecoj sur la sama fako estas amikaj, okazos nenio. Sed se ili apartenas al ambaŭ ludantoj, okazos batalo. Ĉiu ludanto sumu la tutan valoron de siaj pecoj tieaj.
Se ambaŭ sumoj egalus, okazus egaliĝo: tiuj pecoj ĵus alvenintaj en la batalan fakon devos retroiri en siajn respektivajn devenajn fakojn. Ĉiu peco rajtas retroiri po unu fojo en ĉiu ludvico. Peco devigata dufoje retroiri dum la sama ludvico, estu kaptita.
Se ne okazas egaliĝo, kiu pli sumis, tiu venkas la batalon. La venkitaj pecoj estu kaptitaj.

- Situacio sur la ludtabulo ne ŝanĝiĝas ĝis ĉiuj ordonoj estas plenumitaj. Tio ĉi signifas, ke ordono sendita al iu ludpeco ne estu influita de la ceteraj propraj samludvicaj ordonoj.

- Eblas ke ambaŭ partoprenantoj matu unu la alian samtempe. Se tio okazus, venkus tiu, kiu malpli da poentoj havas sur la tabulo.

KELKAJ SPECIALAJ AFEROJ RILATE AL REĜOJ KAJ PEONOJ

- Reĝo venkas iun ajn malamikan ludpecon kuŝantan kun li sur la sama fako, sendepende kiaj kaj kiom ili estas. Laŭ tio ĉi, amikaj ludpecoj akompanantaj sian Reĝon estas malvenkeblaj tie.

- Reĝo neniel estas defendata de amikaj ludpecoj kuŝantaj sur lia sama fako.

- Peonoj moviĝas kiel Reĝo, tio estas: antaŭen, malantaŭen kaj diagonale.

- Peonoj ne gradaltiĝas atinginte la lastan vicon.

- Peonoj ne kaptas "preterpasante" aliajn peonojn.

NOTMANIERO

D4:D5 > Peono sur D4 moviĝas en fakon D5.

D4(pD5,ĉF5) > Peono sur D4 moviĝas en fakon D5. Ĉevalo sur D4 iros en F5.

E5(p+k) = t > Interŝanĝo inter Peono kaj Kuriero sur E5 kaj Turo jam kaptit