Gustav-Adolf-fontano (Erfurto)

La Gustav-Adolf-fontano (germane: Gustav-Adolf-BrunnenHungerbrunnen) estas unu el la multnombraj akvaj konstruaĵoj en la urbocentro de Erfurto

Gustav-Adolf-monumento, fone la dominikana preĝejo.
Detalo.
Detalo.

Historio redakti

Antaŭ la norda muro de la dominikana preĝejo troviĝas fontaneto je honoro de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo, inaŭgurita en la 10-a de novembro 1911 kaj farita de la skulptisto Carl Melville. Antaŭe troviĝis tie ĉi tombejeto.

La reĝo rezidis en Erfurto de la 2-a ĝis la 6-a de oktobro 1631 kaj de la 7-a ĝis la 9-a de novembro 1632. Ĉar la reĝo estis elektinta la dominikanan preĝejon por privata preĝado, oni elektis tiun lokon por starigi la monumenton.

Priskribo redakti

Sur kolono mallarĝiĝanta supren staras leono, simbolo reĝa kiu portas la blazonon de Erfurto en sia kaptpiedego. Ĉirkaŭanta frazo estas komenco de eklezia kanto: "Verzage nicht, du Häuflein klein, Gott ist mein Harnisch." (tradukite: Ne malesperu, etulo, ĉar mia kiraso estas Dio.) Ĝin verkis Jakob Fabricius, la persona konfesprenanto de la reĝo[1].

Portreta medaliono, vinjeto kun la Biblio kaj glavo ornamas la alstratan flankon de la puto. Etplastikaĵoj prezentas viron portantan ĉerkon de infano kaj nudpiedan patrinon kun suĉinfano. Ambaŭ memoras la mizeron de la Tridekjara milito. Al ili ŝuldas la fontaneto sian kromnomon Hungerbrunnen (tradukite: malsatmizera puto).

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti