Gutidoj

(Alidirektita el Gutium)

La gutidoj, gutigutu estis popolo de la oriento de Tigriso, kiu loĝis en la Zagros-montaro fine de la tria jarmilo a.K., kiu ekde 2000 a.K. partoprenis en la bataloj por regadi Akadon, reĝlando kiun parte li mallonge okupis (2180 a.K.–2175 a.K.) kaj por pli longa tempo (2159 a.K.–2116 a.K.). Ili aperas en la historio kiam Naram-Sin, akada reĝo, entreprenas punan ekspedicion kontraŭ li. La fama steleo de Naram-Sin elmontras la militistan venkon de ĉi lasta reĝo. Tamen, unu jarcenton poste la gutidoj venĝis sin atakante la Akadan Imperion, elmuntante ĝin. La gutidoj altrudiĝis en Mezopotamio dum unu jarcento, ĝis la suferita malvenko fare de la unua reĝo de la urbo Uruk, Utu-ḫegal—, la politika resurekto de la antikva urbo sumera Ur anstataŭis ĝian potencon definitive.