Guto (arkitekturo)

Guto (de la latina gutta, guto) referencas, en la Dorika arkitekturo de la Antikva Grekio, al malgranda konustrunka peco kiu forigas akvon. Metitaj laŭ sesopoj en la supra parto de la arkitravo, sub la friso. Ĉiu gutaro estas linigita sub ĉiu triglifo de la dorika friso.

Hispanlingva grafiko de la arkitekturaj elementoj de la dorika ordo; la gutoj sub la tri montrataj triglifoj.

Laŭ Francisko Azorín guto estas Ĉiu konotrunketo aŭ prismeto metita sub la kornico aŭ sub la triglifoj de iaj konstruaĵoj.[1] Li indikas etimologion el latina gutta (guto).[2]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 85.
  2. Azorín, samloke.