FERENCZ Gyárfás [ferenc] estis rumania hungara ĵurnalisto. Li naskiĝis en Csíkmenaság (hodiaŭ en Rumanio) la 23-an de decembro 1902 kaj mortis en Mezőberény (Hungario) la 4-an de januaro 1974. Li estas la patro de inĝeniero Csaba Ferencz.

Kariero redakti

Gyárfás Ferencz studis en romkatolika ĉefgimnazio de Csíkszereda. Li estis helpnotario en Ineu (Arad), poste raporisto de Sikullando de gazeto Brassói Lapok, pli poste redaktoro kaj samtempe ĉefredaktoro de gazeto Székely Nép. Dum la dua mondmilito li estis militraportisto. De 1945 ĝis 1947 li estis rusa militkaptito. La 15-a de aprilo 1946 li estis en sia foresto kondamnita al 20-jara prizono de tribunalo de Kluĵo. Post reveno el militkaptiteco, li tansfuĝis en Hungarion.

Fonto redakti