György GURZÓ [djoerdj gurzO], eklezi-nome Pater Anaklét, estis rumania hungara pastro, franciskano. Li naskiĝis en Szárhegy la 25-an de aprilo 1912 kaj mortis en Odorheiu Secuiesc la 30-an de marto 1989.

György Gurzó
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1912 (1912-04-25)
Morto 30-an de marto 1989 (1989-03-30) (76-jaraĝa)
Okupo
Okupo pastro
vdr

Kariero redakti

György Gurzó / Pater Anaklét studis en Romo en ordena teologio Sankta Francisko kaj li tie doktoriĝis pri eklezijuro. Debute li estis novico en Călugăreni, poste religiinstruisto en Târgu Mureș, pli poste en teologio de Hunedoara. En 1955 oni kondamnis lin al prizono. Post sia elliberiĝo li estis pastro en Cristeștii Ciceului, de 1969 teologia instruisto en Alba Iulia, fine en Odorheiu Secuiesc li estis direktoro de la franciskana preĝejo.

Fonto redakti