SZILÁGYI Gyula (sila:dji) estis hungara instruisto naskita en Koloĵvaro la 15-an de aprilo 1887 kaj mortinta en Budapeŝto 17-an de januaro 1960.

Kariero redakti

Gyula Szilágyi havigis diplomon de instruisto en Koloĵvaro en 1905. Li instruis en reformitaj lernejoj de Transilvanio, ekde 1910 en Dejo. Liaj unuaj artikoloj aperis en la gazeto Az Új Korszak. Li enpaŝis en la Socialdemokratan Partion. Ekde la fino de 1918 li estis kunlaboranto de la gazeto Néptanítók Lapja. Li estis unu el fondintoj de la Sindikato de Pedagogoj. Ekde 1920 li estis sekretario de neleĝa sindikato. Li envolviĝis en la laboron de Ruĝa Helpo. En la 1920-aj jaroj oni arestis lin. Post 1945 li instruis, poste estis kunlaboranto de verko Szocialista tanítómozgalom Magyarországon (Bp., 1958).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon