Hünenburg
apartigilo
Hünenburg estas relative ofta popola nomo de prahistoria defendfortikaĵo en Germanujo. Oni povas traduki la esprimon per burgo de gigantoj aŭ burgo de la hunoj. Ofte temas pri remparburgo aŭ fuĝburgo el prahistoria aŭ prakristana epoko. Rilato al la hunoj ne ekzistas. Kiam dum la malfrua mezepoko la vera historio forgesiĝis, la homoj kredis, trovante la ŝtonamasojn, ke devus esti gigantoj, kiuj starigis tiajn konstruaĵojn.
Ekzemploj por tiaj pratempaj burgoj en Germanujo Redakti
- Hünenburg (Bad Pyrmont)
- Hünenburg (Bielefeld) en Teutoburger Wald
- Hünenburg (Bomlitz) apud Bomlitz, Lüneburger Heide
- Hünenburg sur la monto Hahnenberg apud Brenken
- Hünenburg (Emsbüren) en Emsbüren
- Hünenburg (Flarchheim) en la distrikto Unstrut-Hainich en Turingio
- Hünenburg (Hemeln) apud Hemeln
- Hünenburg (Hohenrode) apud Hohenrode (Rinteln)
- Hünenburg (Meschede) apud Meschede
- Hünenburg (Oeventrop) apud Arnsberg-Oeventrop
- Hünenburg (Ohle) en Plettenberg
- Hünenburg (Rinteln) norde de Rinteln
- Hünenburg (Stadtlohn) en Bockwinkel apud Stadtlohn
- Hünenburg (Stöttinghausen) en Stöttinghausen (komunumparto de Twistringen)
- Hünenburg (Vlotho) sur la monto Paterberg
- Hünenburg (Watenstedt), ringforma remparinstalaĵo en Watenstedt
Instalaĵoj kaj konstruaĵoj kun similaj nomoj Redakti
- Hunberg (Rhön), forlasita burgo en Rhön, Bavario
- Hunburg (Betziesdorf), forlasita burgo en la distrikto Marburg-Biedenkopf, Heslando
- Hunburg (Burgholz), burga ruino en la distrikto Marburg-Biedenkopf, Heslando
- Hunburg (Seulberg), „villa rustica” (kampara vilao) en Friedrichsdorf-Seulberg
- Hüneburg (Alzaco), burgo en la malsupraj Vogezoj
- Hunneburg (Butzbach), romia kastelo Butzbach
- Hunnenburg (Kuchen), ringrempara instalaĵo apud Kuchen
- Hunnenring (Otzenhausen), ringremparo en Otzenhausen (komunumparto de Nonnweiler)
- ringrempara instalaĵo Hunneschans apud Apeldoorn-Uddel
Vidu ankaŭ Redakti
• Ringremparo • tervorko • fuĝburgo • remparburgo