Hohokekjo Tonari no Jamada-kun
Hohokekjo Tonari no Jamada-kun (japane: ホーホケキョとなりの山田くん [Hōhokekjo Tonari no Yamada-kun], laŭvorte: Kvivit, miaj najbaroj Jamada) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1999.
Kvivit, miaj najbaroj Jamada | |
---|---|
longa movbilda filmo • animea filmo | |
Originala titolo | ホーホケキョとなりの山田くん Hōhokekjo Tonari no Yamada-kun |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Kina aperdato | 17 jul. 1999, 22 dec. 2000 |
Daŭro | 104 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Kameraado | Atsushi Okui |
Reĝisoro(j) | Takahata Isao |
Produktisto(j) | Takashi Shōji • Seiichiro Ujiie • Toshio Suzuki |
Scenaro | Isao Takahata |
Muziko de | Jano Akiko |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
IMDb | |
La vorto "hohokekjo" (ホーホケキョ [hōhokejo]) en la titolo estas japana onomatopeo kaj kompreniĝas kiel la kanto de ugviso, kaj kaŭzas printempan kaj senzorgan animstaton. Tiu filmo estas speciala, ĉar estas produktita en komiksa stilo, ne en animea stilo kiel la aliaj filmoj de Studio Ghibli.
La reĝisoro de tiu filmo estis Takahata Isao.
La muzikon por tiu filmo komponis Jano Akiko.
La rakonto sekvas al 4-panelan mangaon Tonari no Jamada-kun (nova nomo: Nono-chan) de Iŝii Hisaiŝi. La originala mangao aperis en la japana magazino Asahi.
Intrigo
redaktiLa filmo rakontas la preskaŭ normala vivo de la familio Jamada kun siaj ĉiutagaj aventuroj.
Ĉefaj roluloj
redakti- Jamada Takaŝi (山田 たかし [jamada takaŝi]): la patro de la familio Jamada, tipa salajrulo.
- Jamada Macuko (山田 まつ子 [jamada macuko]): la edzino de Takaŝi, pasigas la tagojn kun minimume da hejmmastrina laboro.
- Jamada Noboru (山田 のぼる [jamada noboru]):la 13-jara filo, lernanto, averaĝa junulo.
- Jamada Nonoko (山田 のの子 [jamada nonoko]): la 8-jara filino, parolas multe kaj laŭte, manĝas multon.
- Jamano Ŝige (山野 しげ [jamano ŝige]): la bopatrino de Tadaŝi, loĝas kune kun familio Jamada, sanega kaj tre aktiva.
- Poĉi (ポチ [poĉi]): la hundo de la familio Jamada.
Filmo
redaktiLa filmo Hohokekjo Tonari no Jamada-kun aperis en 1999 en la japanaj kinejoj, kaj en 2000 aperis ankaŭ sur DVD.
Titolo en aliaj lingvoj
redaktilingvo | titolo | signifo | |
angla | My Neighbors the Yamadas | miaj najbaroj la Jamada-oj | |
ĉeĥa | Mí sousedé Jamadovi | miaj najbaroj (la) Jamada-oj | |
franca | Mes voisins les Yamada | miaj najbaroj la Jamada-oj | |
hispana | Mis vecinos los Yamadas | miaj najbaroj la Jamada-oj | |
japana | ホーホケキョとなりの山田くん | kvivit, (miaj) najbaroj Jamada |
La nova titolo de la japana originala mangao "Nono-ĉan" estas karesa formo de "Nonoko".
Libroj
redaktiEn la jaro 1999 aperis ankaŭ plenkolora kvar-voluma filmkomikso ĉe la japana eldonejo Tokuma Ŝoten pri tiu filmo.