H.E.A.R. estas organizaĵo sen profita celo dediĉita al preventado de la perdo de aŭdipovo, precipe pro laŭta rokmuziko. La siglo estas konsistas el la komencliteroj de la anglaj vortoj "Hearing Education and Awareness for Rockers" (Edukado kaj Konscieco pri Aŭdipovo por Rokmuzikistoj). H.E.A.R. estas fondita en 1988 de la rokmuzikisto Kathy Peck kaj kuracisto Flash Gordon, M.D. (tiel!) post kiam Kathy eksuferis tiniton kaj aŭdoperdon post muzikado kun la muzikgrupo The Contractions. Kathy ofte portas orelŝtopilojn en sia monujo, kaj klopodas distribui ilin ĉe rok-koncertoj.

H.E.A.R.
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1988 vd
Lando(j) Usono vd
vdr

La komenca mono por formi la organizaĵon venis de gitaristo/lirikisto Pete Townshend (ano de The Who), kiu suferas tiniton rezulte de laŭtaj sonvolumenoj ĉe koncertoj de sia grupo, kaj pro aparta incidento dum viva prezentado de My Generation, kiam la tamburisto Keith Moon ekbruligis eksplodaĵojn ene de sia tamburaro proksimege de Townshend.

Eksteraj ligiloj redakti