Hadassah NeurimHadasah Ne'urim (hebree הדסה נעורים) estas junulara vilaĝo en centra Israelo, borde de la mediteranea maro kaj iom norde de la urbokerno de Netanya. En 2015 ĝi havis 248 loĝantojn. La vilaĝo estis fondita en 1948,[1] origine por sengepatraj judaj infanoj post travivo de la Holokaŭsto venintaj al Israelo.

Hadassah Neurim
naĝvespera festo de la IJK 1986 en la junulara vilaĝo

Rilatoj al Esperanto redakti

En la vilaĝo okazis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 1986, kiu estis aparte aktiviga evento por la nacia Esperanto-movado.

Referencoj redakti

  1. Youth Villages Arkivigite je 2014-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Jewish Agency