Hadijoj (ሀዲያ: Hadija aŭ Hadijja) estas etna grupo de Etiopio de personoj kiuj parolas la Hadijan lingvon. Tamen, propra historia difino de Hadijaj personoj inkludas nombrajn etnajn grupojn de Etiopio nune konataj per aliaj nomoj laŭ la etnologo Ulrich Braukämper, kiuj loĝis en variaj partoj de sud-centra Etiopio dum ĉirkaŭ kvar jaroj dum sia esplorado.[1][2] En sia libro titolita A history of the Hadiyya in Southern Ethiopia, li establis ligilojn kun la antikva Hadija Regno. Nuntempe, la Hadijoj ne estas homogena etna grupo sed pli bone estas sub-dividitaj en nombraj etnonimoj, parte kun diferencaj lingvoj kaj kulturaj difinoj. Ili estis dekomence ĉiuj loĝantoj de unusola politika ento, nome Sultanlando, kiuj en 4 jarcentoj post iliaj aperoj iĝis rimarkinde diversaj.[3] La Libidoo (Maräqo), Leemo, Sooro, Shaashoogo, kaj Baadawwaachcho restis lingva ento kaj konservis identecon, nome Hadijoj mem; dum Kabeena, Allaaba, Silt'e-oj, nome klanoj de Hadija origino en Volajtoj, partoj de orientaj guragoj same kiel la posteuloj de malnova Hadija tavolo kiuj loĝas kun oromoj kaj sidaamaoj disvolvigis apartajn etnajn identecojn.[4]

Hadijoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Notoj redakti

  1. Ulrich, Braukämper (2012). A History of the Hadiyya in Southern Ethiopia: Translated from German by Geraldine Krause. Wiesbaden, Germany: Otto Harrassowitz. ISBN 3447068043.
  2. D'Abbadie, A. T. (1890). Reconnaissances magnetiques. Annales du Bureau des Longitudes, Gauthier-Villars, Paris, 4, b1-b62.
  3. Pankhurst, Richard. The Ethiopian borderlands: Essays in regional history from ancient times to the end of the 18th century. The Red Sea Press, 1997.
  4. Ulrich, Braukämper (2012). A History of the Hadiyya in Southern Ethiopia: Translated from German by Geraldine Krause. Wiesbaden, Germany: Otto Harrassowitz. ISBN 3447068043.