Hadrono
senkolora partiklo konsistanta el kvarkoj kaj antikvarkoj kunligitaj per gluonoj
Hadrono (el greka hadros — forta) estas familio de kompundaj (t.e. nefundamentaj) elementaj partikloj, kiuj partoprenas en fortaj interagoj kaj konsistas je kvarkoj. La termino estas enkondukita far Soveta fizikisto Lev Okun. Ekzistas du bazaj grupoj de hadronoj:
- Barionoj - konsistas je tri kvarkoj de diferaj kolorŝargoj, kiuj kune donas t.n. blankan aŭ senkoloran kombinaĵon. Al barionoj apartenas nuklonoj (t.e. protonoj kaj neŭtronoj, el kiuj konsistas nukleo) kaj hiperonoj (multepezaj kaj nestabilaj partikloj, kiuj observeblas nur en partiklaj akceliloj).
- Mezonoj - konsistas je unu kvarko kaj unu kontraŭkvarko. Al mezonoj apartenas pionoj (π-mezonoj), kaonoj (K-mezonoj) kaj multaj pli pezaj partikloj.
Antaŭe, mezono signifis meza je maso, kaj pro tio al kategorio de mezonoj apartenis ankaŭ muonoj, kiuj tiam nomiĝis μ-mezonoj. Nun oni scias, ke muono ne konsistas je kvarkoj kaj do tute ne estas hadrono; ĝi apartenas al leptonoj. Do, nomo μ-mezono estas malĝusta.
Krom tiuj, antaŭnelonge estis malkovritaj t.n. ekzotaj hadronoj - la partikloj, kiuj ankaŭ konsistas je kvarkoj kaj partoprenas je fortaj interagoj, sed ne estas nek trikvarkaj, nek kvark-plus-kontraŭkvarkaj:
- ekzotaj barionoj, inter kiuj pentakvarkoj
- ekzotaj mezonoj- tetrakvarkoj, glupilkoj, hibridaj mezonoj ktp.