Hagenbach-Bischoff-kvoto

Kvoto uzita en proporciaj balotsistemoj por difini la minimuman nombron da voĉoj por elektiĝi.

La Hagenbach-Bischoff-kvoto estas formulo uzita en proporciaj balotsistemoj kiu kalkulas la nombron da voĉoj postulataj por gajni lokon. Oni uzas ĝin ekzemple en sistemoj kiuj uzas la metodon de plejgranda resto tiel kiel en la varianto de la D'Hondt-metodo konata kiel Hagenbach-Bischoff-metodo.

Formulo redakti

La formulo de la Hagenbach-Bischoff-kvoto estas:[1]

 

Kie:

  • Entutaj voĉoj estas la sumo de la validaj voĉdonoj, kaj
  • Entutaj lokoj estas la kvanto da lokoj al kiuj eblas iun alelekti.

La formulo de la Droop-kvoto malsamas pri tio ke ĝi rondigas supren la rezulton, se ĝi decimalas, aŭ sumas 1, se la kotizo estas entjero. Tial maleblas ke uzante la Droop-kvoton la nombro de kandidatoj kiuj akiras parlamentan loko estu pli granda ol la lokoj disponeblaj; tio eblus uzante la Hagenbach-Bischoff-kvoton.

Se ĉi tio okazas, por la lasta loko oni konsideras ke estas egalo kaj necesas elekti gajnanton inter la du kandidatoj. Tiu situacio tamen eviteblas se oni fiksas ke oni devas superi (kaj ne simple atingi) la kvoton por elektiĝi.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Council of Europe, ed. (2008). Electoral Law (angle). p. 199. ISBN 978-92-871-6423-0.