Hainleite
monta ĉeno kaj valo-regiono en norda Turingio
Hainleite estas arbarkovrita kalkŝtona monta ĉeno kaj valo-regiono en norda Turingio en Germanio. La areo situas en la distriktoj Kyffhäuser kaj Nordhausen sude de la rivereto Wipper inter la urboj Bleicherode kaj Sondershausen. La plej alta punkto estas je 464 metroj.
Hainleite | ||
---|---|---|
Monta ĉeno kaj valo-regiono |
||
![]() | ||
montara sistemo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Supermara alteco | 433 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | 51° 20′ 0″ N, 10° 52′ 0″ O (mapo)51.33333333333310.866666666667Koordinatoj: 51° 20′ 0″ N, 10° 52′ 0″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Q2565896 [+] | |
![]() |
||
Hainleite | ||
![]() |
||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Arnsburg-Wippertal-Blick.jpg/220px-Arnsburg-Wippertal-Blick.jpg)
La areon karakterizas miksitaj arbaroj kun fago kiel la domina arbospecio. Krom forstado, turismo estas grava en Hainleite. La areo estas precipe populara ĉe migrantoj, kaj trans Hainleite kondukas la jenaj tri gravaj migraj migrovojoj:
- Barbarossaweg inter Korbach kaj Kyffhäuser-monto
- Hainleitewanderweg S2 inter Friedrichsroda kaj Sachsenburg
- Hauptwanderweg (ĉefa marŝadejo) disde Eisenach ĝis Wernigerode
Kune kun Kyffhäuser-montaro kaj Windleite ĝi konsistigas la Naturan parkon Kyffhäuser.
Literaturo
redakti- Harald Rockstuhl: Sagenbuch vom Dühn aus dem Helbetal und von der Hainleite in Thüringen. Bad Langensalza, 2005, ISBN 3-937135-71-5