Halmo (ankaŭ Halmao[1]) estas strategia tabulludo por du ĝis kvar ludantoj, kiun elpensis en la jaro 1880 usona kirurgo George Howard Monks. Oni ludas sur ludplano kreita per kvadrata reto 16 x 16 ludkampoj. Ĉiu ludanto havas po 13 figuretoj de unu koloro (kiam estas ludantaj du ludantoj, ĉiu havas po 19 figuretoj).

Halmo

emblemo

tabulludo sur krado • abstrakta ludo
vdr
Halmo
align=center
Nombro de ludantoj: 2 ĝis 4
Rekomendita aĝo: 8 kaj pli
Daŭro de ludo: 15 ĝis 30 minutoj
Eldonjaro: 1880
Aŭtoro: George Howard Monks

Celo de ludo estas transkonduki ĉiuj siajn figuretojn el unu angulo ĝis la kontraŭa angulo. Ludanto dum tio povas aŭ ŝovi figureton sur libervolan najbaran liberan kampon aŭ transsalti libervolan najbaran figureton, se la kampo malantaŭ ĝi estas neokupita. Eblas fari la t.n. pluroblan salton, do transsalti kelke da figuretoj unu post la alia. Sed ne eblas transsalti trans du kaj pli da figuretoj starantaj sur najbaraj kampoj.

Kvankam estas konata kaj la jaro de estiĝo kaj la aŭtoro de la ludo, la halmo estadas vicigata al klasikaj tabulludoj.

Notoj kaj referencoj redakti