En oceanografio, haloklino (el la greka hals, halo- ‘salo’ kaj klinein ‘deklivi’) estas subtipo de ĥemoklino kaŭzita de forta, vertikala salenhava gradiento ene de akvejo. Ĉar salenhavo (kongrue kun temperaturo) tuŝas la denseco de mara akvo, ĝi povas ludi gravan rolon en ties vertikala tavoliĝo. Pliiĝanta salenhavo de ĉirkaŭ unu kg/m³ rezultas en pliiĝo de marakva denseco de ĉirkaŭ 0.7 kg/m³.

En mezaj latitudoj, troa vaporiĝo super precipitaĵo kondukas al fakto ke la surfacaj akvoj estas pli salenhavaj ol profundaj akvoj. En tiaj regionoj, la vertikala tavoliĝo okazas ĉar la surfacaj akvoj estas pli varmaj ol la profundaj akvoj kaj la haloklino estas malstabiliganta. Tiaj regionoj estas loko por la procezo kiu okazas kiam oni miksas diversajn gradojn de salenhavo.

En certaj altlatitudaj regionoj (kiaj la Arkta Oceano, la Beringa Maro, kaj la Suda Oceano) la surfacaj akvoj estas fakte pli malvarmaj ol la profundaj akvoj kaj la haloklino estas respondeca pro la elteno de la akvokolona stabileco- izolante la surfacajn akvojn el la profundaj akvoj. En tiuj regionoj, la haloklino estas grava ĉar ebligas la formadon de marglacio, kaj limigas la foriron de karbona dioksido al la atmosfero. Haloklinoj troviĝas ankaŭ en fjordoj, kaj malmulte miksitaj estuaroj kie la nesala akvo estas surmetita al la oceana surfaco.