La haniva-oj (埴輪 haniŭa, "terakotaj cirkloj"), estis neglazuritaj terakotaj statuoj el Japanio de la Kofun-epoko inter la 5a kaj la 7a jarcentoj. Ili metiĝis cirkle ĉirkaŭ la Kofun (antikva tumulo aŭ tombomonteto), aŭ malpli ofte en haniva-domo rekte super la maŭzoleo.[2] Ili estis bukle-faritaj (faritaj per cirkligi argilajn buklojn en la formo de kava cilindro) kaj kava, havante truitajn buŝojn, okulojn, orelojn, fenestrojn, ktp.; aliaj detaloj surĉiziĝis. La haniva-ojn ornamis aparte alligitaj geometriaj formoj. Ruĝaj pentritaj trianguloj kaj spuroj de ruĝa farbo sur la vizaĝoj povas troviĝi sur fruaj haniva-oj.[3] Ili kutime estis inter tridek al cent kvardek centimetrojn altaj (naŭdek centimetrojn mezume).[4]

Haniva-a militisto el Ota, Gunma, ĉirkaŭ la 6a jarcento[1]

Ĉar la haniva-oj figuris diversajn formojn (homoj, bestoj, domoj, ktp.), ili donas multajn detalojn pri la vestaĵoj, la armeo, kaj la domoj de la epoko, kiuj neniam registriĝis.[3]

Origino kaj historio redakti

Haniva-ojn ŝajne faris la Haĵibe (koreaj enmigrantaj familioj kiuj faris la neglazuritan potaĵon por la japana kortego). Ili verŝajne evoluis de funebraj potoj de la Jajoi-epoko. Fruaj haniva-oj estis simplaj cilindroj sed baldaŭ pli detaliĝis, figurante virojn, virinojn, ŝamanistinojn, variajn bestojn, kaj eĉ domojn.[3]

La plejparto de haniva-oj fariĝis en la Kinai regiono dum la 4a kaj 5a jarcentoj, sed plej multe fariĝis en la Kanto regiono, kiam Kofun-oj ekhavis internajn ĉambrojn kaj antaŭĉambrojn ĉirkaŭ la 5a kaj 6a jarcentoj, kaj haniva-oj amasfabrikiĝis dum la 6a jarcento.[3] Tamen kiam Budhismo enkondukiĝis en Japanion, kremacio pli populariĝis ol enteriĝo, eventuale superfluigante kaj enteriĝon kaj la haniva-ojn.[4]

Signifo redakti

Laŭ Nihon Ŝoki, la haniva-oj metiĝis sur la tombo por anstataŭigi homojn, kiujn vivante enterigiĝus. Tamen ne ekzistas evidento de homa ofero en Japanio, do tiu klarigo ne verŝajnas[3]. Malsame al la terakota armeo el Ĉinio, (kiu, laŭ sia nomo, figuras militistojn) la haniva-oj figuras multajn temojn, do ili pli verŝajne havas spiritualan aŭ ĉiutagan gravon anstataŭ militan[2]. Havinaj eble estis religiaj simboloj, ornamaĵoj, aŭ nur arĥitekturaj strukturoj, sed sia celo restas nesciita.

Fotaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-01. Alirita 2016-11-13.
  2. 2,0 2,1 Kleiner, Fred (2009). Gardner's Art through the Ages: Non-Western Perspectives (13th ed.). Cengage Learning. p. 92. ISBN 0-495-57367-1.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Nussbaum, Louis Frédéric (2002). Le Japon: Dictionnaire et Civilisation [Japan Encyclopedia]. Translated by Käthe Roth. United States of America: Harvard University Press Reference Library. pp. 286, 287. ISBN 9780674017535.
  4. 4,0 4,1 "Haniwa." Encyclopedia Britannica Online. Encyclopedia Britannica, n.d. Web. 11 Nov. 2016.