Hannah K. estas drama filmo de 1983, reĝisorita fare de Costa-Gavras, ĉefrolata de Jill Clayburgh kaj Gabriel Byrne.

Hanna K.
filmo
Originala titolo Hanna K.
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9a de julio 1983
Daŭro 111 minutes
Kameraado Ricardo Aronovich
Reĝisoro(j) Costa-Gavras
Produktisto(j) Bob Cortez, Edward Lewis
Scenaro Costa-Gavras • Franco Solinas
Filmita en Israelo Francio
Loko de rakonto Jerusalemo
Muziko de Gabriel Yared
Rolantoj Jill Clayburgh • Jean Yanne • Gabriel Byrne • Mohammad Bakri • David Clennon • Zinedine Soualem • Uri Gavriel • Luca Barbareschi • Ronald Guttman • William Berger • Cyrus Elias • Michal Bat-Adam
IMDb
vdr

La filmo redakti

Hanna K. estas rakonto de Hannah Kaufman, infano de travivantoj de Holokaŭsto kaj uson-juda enmigrinto al Israelo, kiu estis tribunal-elelektita advokato asignita defendi palestinon, Salim Bakri, akuzita je terorismo kaj enfiltriĝo. Salim asertis ke li provis reakiri posedon de sia familidomo. Hanna savis lin de malliberejo, sed li estis deportita al Jordanio. Salim poste revenis, estis malliberigita pro kontraŭleĝa enmigrado, kaj li denove petis ŝiajn servojn. Hanna esploris la rakonton kaj malkovris ke hejmo de familio de Salim nun estis vidindaĵo en Kafr Rimon, kiun setlejon konstruis rusaj judoj kaj vivas en ĝi. La iama vilaĝo de Bakri de Kufr Rumaneh malaperis krom por kelkaj ŝtonoj kaj arboj. La mandatuloj de la ŝtato ofertis al Hanna interkonsenton: se ŝi ĉesas la proceson, ili akirus por Salim sudafrikan civitanecon, kaj li tiam povos reveni al Israelo kaj provi rericevi sian posedaĵon. Hanna estis alfrontita pri la fakto ke unua heredaĵo de la Holokaŭsto estis la senhejmigo de la palestinanoj, dum ŝiaj kolegoj provis konvinki ŝin pri la merito de la interkonsento por Salim kun la argumento, ke Israelo devas esti "defendita" eĉ se por la palestinanoj estas rifuzitaj iliaj rajtoj.

La filmo enhavas kelkajn estetikajn problemojn kaj la persona vivo de Hanna en tiuj tempoj superis la politikajn aspektojn de la rakonto. Tamen, kiel Edward Said, profesoro de angla literaturo ĉe Columbia University, komentis:" Kiel politika same kiel kinematografia interveno, Hanna K. estas deklaro de granda kaj mi kredas, daŭra signifo."

La polemiko redakti

Cheryl A. Rubenberg asertis en 1996: "La distra industrio tradicie kontribuis al la ĝenerala usona simpatio por Israelo tra popularaj filmoj kaj televidaj dokudramoj kiel ekzemple Exodus, The Chosen, Golda kaj Entebbe, inter aliaj. Neniu filmo iam estis produktita favore al la palestina perspektivo ĝis Hannah K. de Costa-Gavras en 1983." Rubenberg notas, ke Costa-Gavras provis prezenti la palestin-israelan konflikton en homaj esprimoj kaj male al antaŭaj Gavras-filmoj, Hanna K. ne emfazis je emocioj kaj provis prezenti la kompleksecon de plurflanka situacio sen la kutima peza stilo de Gavras.

Pro-israelaj grupoj estis ekstreme maltrankvilaj ĉirkaŭ Hanna K. kaj ĝia potencialo por prezentado de la palestina temo en bonvola lumo. Interna memorando estis cirkulita fare de B'nai B'rith kaj konsilantaj membroj, ke se la filmo estas montrita en iliaj grandurboj, certaj komentoj povas aperi en la loka gazetaro. Aldonita al la memorando estis du aroj de pretaj kritikoj, skribitaj fare de Shimon Samuels kaj Abba Cohen de la franca ĉefsidejo de la B'nai B'rith, skizante kiun argumenton devus paroli subtenantoj de Israelo kontraŭ la filmo.

Hanna K. estis prezentata en pluraj usonaj grandurboj kaj estis ludita dum mallonga tempo, kiam estis subite eltirita de cirkulado fare de la usona distribuisto de la filmo. Unu ĉikaga distribuisto komentis, ke ne estas pruvebla ke la filmo estis forigita pro politika premo, distribuistoj "komprenis" ke la filmo estis neakceptebla al subtenantoj de Israelo, kiuj havas multajn amikojn kaj estas gravaj en la distra industrio.

Costa-Gavras propre anoncis la filmon en la New York Times ĉe kosto de 50000 USD post Universal rifuzis tion. Universal eĉ malpermesis al la direktoro la uzon de anoncoj kiuj estis antaŭpreparitaj por la filmo.