Hans Schmid-Burgk

germana forstisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hans SCHMID-BURGK (naskiĝinta la 16-an de januaro 1860 en Regensburg, mortinta la 6-an de januaro 1923 sur Lahmberg-monto apud Ruhla) estis germana forstisto.

Hans Schmid-Burgk
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1860 (1860-01-16)
Morto 6-an de januaro 1923 (1923-01-06) (62-jaraĝa)
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo forstisto
vdr
Monumento por la forstisto Schmid-Burgk, en Ilmenau (detalo)

Vivo redakti

 
Monumento alia apud Ruhla

Li iĝis en 1896 forstasistanto en Allstedt, en 1904 ĉefforstisto en Ruhla, en 1909 ĉefforstisto en Eisenach kaj ekde 1913 registara kaj forsta konsilisto en Vajmaro. En 1922 li nomumitis landa ĉefforstisto de la juna ŝtato Turingio. Li longtempe loĝis en la malnova forstistejo je Bermbachtal-valo. Li mortis dumĉasade.

Monumentaj honoroj redakti

En la 1.11.1925 metitis memorŝtono por li tuj ĉe Ĉasdomo Gabelbach dum ĉeesto de la turingia registaro kaj la kompleta oficistaro de la forstoficejo de Ilmenau. Gvidis tion la ĉefforstisto de Ilmenau, Carl Großkopf. La roko estas de la monto Großer Hermannstein, dume la gisferan platon faris la ilmenau-a artisto Franz Reißmann. Per tio honoritis senĉesa agado lia por la konservado de paŝtejoj kaj forstoj. La monumento krome situas ĉe Goethe-migradopado.

Alia monumento troviĝas sur herbaro inter Zollstock kaj Altes Hubertushaus kun belvido je Wachstein (apud Ruhla), kiu terenfalis dum orkano en 2007 kaj poste - renovigite fare de la firmao Morgenweck el Wünschensuhl - restarigitis.[1]

Notoj redakti

  1. "Wiederrichtung des Schmid-Burgk-Denkmals", eisenachonline.de, 24.9.2008

Fonto redakti

Informtabulo ĉe la monumento en Ilmenau.