Harara enplantado
La Harara transplantado aŭ har-enplantado, harara enplantado estas beliga operacio, per kiu oni plantigas proprajn harajn foliklojn sur kapopartoj suferantaj je manko, malmulto de haroj.
La transplantado povas okazi per unuopaj haroj, per harfaskoj aŭ hararstrioj.
Metodoj
redaktiMini/mikrofaskoj (Mini/Micrografts (MMG))
redaktiTiu metodo estas la plej ofta en Germanio (2007). Oni prenas haŭtan strion el la hararo kaj dividas ĝin je mezaj kaj malgrandaj haŭtaj partoj kun har-radikoj. Oni nomas tiujn unuojn mini- aŭ mikrofaskoj. Poste oni enplantas ilin.
Enplantado de floliklaj unuoj (FUI)
redaktiOni en tiu metodo pli bone disigas la prenitan hararan strion je grando de foliklaj unuoj.
Kunligitaj folikloj (Follicular Unit Extraction (FUE) kaj Insertion (FUI))
redaktiOni prenas kaj enplantas kunligitajn foliklojn. Ĉe tiu metodo, oni povas uzi eĉ korpajn harojn.