La Harmoniemesse (laŭvorta traduko: harmonimeso) en Bb-maĵoro de Joseph Haydn (Hob. XXII: 14) ekestis en 1802 kaj estas la lasta granda meso de Haydn. Ĝia nomo devenis de ĝia blovinstrumentaro, kiu estis nekutime granda por la tiamaj cirkonstancoj kaj kiu memoris pri Harmoniemusik, germana vorto por blovmuzikensemblo.

La meso travivis sian unuan prezentadon la 8-an de septembro 1802 en la Bergkirche (montopreĝejo) je Eisenstadt. Ĝi daŭras ĉ. 46 minutojn. La ensemblo konsistas el kvar solovoĉoj, ĥoro, arĉinstrumentoj, fluto, 2 hobojoj, klarnetoj, fagotoj, kornoj, trumpetoj, timbaloj kaj orgeno.

Strukturo redakti

La meso konsistas el ses movimentoj:

  1. Kyrie
  2. Gloria
  3. Credo
  4. Sanctus
  5. Benedictus
  6. Agnus Dei

Eksteraj ligiloj redakti