Hassan Mustafa Osama Nasr

Hassan Mustafa Osama Nasr, konata kiel Abu Omar, (naskiĝis ĉ. 1963) estas egipta intelektulo kiu vivis en azilo en Italio, post kiam la egipta registaro deklaris lian islaman organizaĵon neleĝa en la 1980-aj jaro. Li estis forrabita la 17-an de februaro de 2003 kiam li promenis al la moskeo en Milano al vespera preĝado.

Monatojn poste li telefonis el Egiptio al sia familio kaj amikoj. Nasr pretendis, ke lin kaptis, forrabis usonaj sekretaj agentoj kaj transportis lin al Egiptio kie oni turmentis lin.

En junio de 2005, itala juĝisto Guido Salvini eldonis arestan ordenon pri 13 CIA -agentoj, kiuj partoprenis en la forrabo. La agentoj libere uzis sian poŝtelefonojn, loĝis en 5-stelaj hoteloj

La imamo estis deportita unuafoje al la usona aerbazo en Aviano, poste al Germanio, poste al Kairo.

Hassan nun troviĝas ie en Egiptio, en prizono.

Eksteraj ligiloj redakti