La Hasseröder bierfarejo startis en 1872 sub la nomo “Zum Auerhahn,” (Al la urogalo) en la kvartalo Hasserode en Wernigerode Germanio. En 1882 Ernst Schreyer transprenis la estradon de la bierfarejo. En 1896 la bierfarejo fariĝis "Aktiengesellschaft" aŭ AG (AK), kaj en la sama jaro produktis 25.000 hektolitrojn da biero. Hodiaŭ, la bierfarejo estas “Gesellschaft mit beschränkter Haftung” aŭ GmbH (Klr) posedata de Anheuser–Busch InBev. Hasseröder estas numero 6 inter la plej bone vendantaj bierfarejoj en Germanio.

Hasseröder
bierfarejo vd
Dum 1872 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Wernigerode
Lando Germanio
Posedata de AB InBev vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Hasseröder Pilzena biero
La Hasseröder bierfarejo en Wernigerode.

Produktoj redakti

  • Premium Pilsener: Pilsena biero 4.9 %
  • Premium Export: Forta eksport-biero 5.5 %
  • Premium Radler: Mikstrinkaĵo kun eksport-biero kaj limonado 2.7 %
  • Premium Diesel: Mikstrinkaĵo kun eksport-biero kaj kokakolao 2.7 %

Eksteraj ligiloj redakti

germane-Oficiala retejo de la bierfarejo