Havaĵo (juro)

(Alidirektita el Havaĵo (Juro))

En juro, havaĵo estas aĵo kun ekonomia valoro kiu povas esti objekto de reala rajto, kiel proprieto, vendo, donaco, ĝurajto, hipoteko, loĝrajto. Plej bazaj kaj kutimaj aĵoj pri kiuj juro de antikvaj tempoj priokupiĝis estas teroj, bienoj kaj pri ili temas la plej antikvaj dokumentoj konservitaj; duarange eble estas domoj.

Juro komencas funkcii ĉefe kiam ekas konflikto inter diversaj kandidatoj al posedo de havaĵo.